Nia Asocio fondiĝis en la jaro 1990 por subteni la uzon de Esperanto en la Verdaj Partioj.
Ni opinias ke la valoroj de Esperanto kaj tiuj de la Verdaj Partioj forte kongruas: respekto al homaj kaj sociaj rajtoj, paca solvo de konfliktoj, respekto de la internaciaj leĝaro, inter aliaj.
Nia paĝaro celas informi pri la realo de la Esperanto movado kaj ĝia historio.
Ni volas ilustri la uzon de la lingvo en variaj internaciaj kuntekstoj.
Dum ni favoras Esperanton kiel pontlingvon, , ni bonvenigos kontribuojn en plej diversaj lingvoj, cele al defendo de niaj komunaj valoroj kaj al defendo de nia nun forte premata planedo.