Pri Lingvoj

Oni dum longa tempo konsideris lingvojn kiel ekskluzive homan fenomenon. Nuntempa scienco jam montris, ke tio malveras, tamen oni ne povas nei, ke ili estas forte ligitaj al la florado de vastaj homaj civilizacioj.

Lingvoj kunigas homojn je diversaj niveloj. La lingvo de akademianoj malsamas tiun de laboristoj, kaj diversaj profesioj havas ĵargonojn malfacile kompreneblajn por nefakuloj. Tiel lingvoj samtempe kunigas kaj dividas. Oni ofte parolas pri lingvaj baroj inter etnoj kaj popoloj. Kaj eĉ se tiuj baroj ne rekte kaŭzas konfliktojn aŭ militojn, ili malhelpas trovi solvojn kaj bremsas la evoluon de sento pri komuna homaro.

Jam de jarcentoj ekzistas provoj krei pli-malpli “universalan lingvon”. El ĉiuj projektoj, nur Esperanto vere sukcesis – ne en la senco, ke tutaj nacioj adoptis ĝin, sed ke formiĝis vivkapabla internacia komunumo, kie ordinara homoj kune laboras por la ideo superi lingvajn barojn kaj konstrui pontojn inter kulturoj. Tamen, estas klare, ke sen supero de naciaj egoismoj kaj sen aktiva subteno de ŝtatoj, la disvastiĝo de Esperanto restos limigita, kaj la lingvo ne plenumos sian historian mision.

Sed fundamente: ĉu ni vere komprenas, kio estas lingvo? Ĉiuj sentas, ke nia denaska lingvo akompanas nin de la lulilo ĝis ĝis la tombo. Pro tio lingvoj ŝajnas naturaj, preskaŭ kiel aero aŭ gravito. Tamen ekzistas tuta fako de homoj, kiuj zorgas pri difinoj, reguloj kaj “korekta” uzo. Ĉu tio estas natura? Certe ne. Kaj en epoko, kiam homa inteligento konkurencas kun artefarita intelekto, estas prema neceso revizii nian komprenon pri lingvoj mem.

Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio

   Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni ilustris per nia propra agado, kiel bone la…

Espéranto, clé de voûte de la citoyenneté européenne

L’Espéranto : Une langue commune pour une Europe plus inclusive et unie Dans une Europe multilingue où les barrières linguistiques entravent souvent la communication et la coopération, l’adoption d’une langue commune indépendante comme l’espéranto, à portée de main pour tout un chacun, pourrait être une étape décisive vers une société européenne plus intégrée et plus…

Internacia Komunikado: Kial Ni Daŭre Malŝparas Milardojn?

Enkonduko Ĉu vi scias, ke la mondo elspezas milionojn da dolaroj ĉiutage por traduki simplajn frazojn inter lingvoj? Aŭ ke malgraŭ jarcentoj da angla-dominado, pli ol duono de la homaro ankoraŭ ne povas konversacii en ĝi? La svisa psikologo Claude Piron jam en la 1980-aj jaroj alarmis pri la ekonomia kaj socia absurdo de nia…