La geto havis grandegan signifon por mia tuta posta agado. Se mi estus gentano de reganta gento, mi eble ne estus tiel forte sentinta la malbonon de disigiteco inter homoj. Se mi ne estus judo el la geto, la ideo pri homaranismo aŭ eĉ nur pri egalrajtigo de mia gento eble neniam estus veninta en mian kapon. La geto faris min idealisto, la geto donis al mi la forton por rezisti ĉiujn malfacilaĵojn…”
(Fonto: Leteroj de L.L. Zamenhof, Gaston Waringhien (1948), aŭ Originala Verkaro (1929))
Semoj kaj Florado de Granda Ideo
“La naciismo de subpremataj gentoj – kvankam ĝi estas multe pli pardoninda kaj komprenebla ol la naciismo de regantaj gentoj – tamen neniam povas esti io pozitiva kaj bonfara por la homaro; ĝi estas nur maldolĉa medicinaĵo, kiun la naturo donas al suferanta organismo, sed kiun oni tute ne devas rigardi kiel normalan nutraĵon.”
Kompreneble, la idearo de Zamenhof multe evoluis de liaj studentaj jaroj ĝis la formulado de homaranismo. Tamen ĝuste ekzamenante tiun evoluon kaj ĝia kuntekston, kaj postajn eventojn, ni pli bone komprenos ne nur Esperanton sed ankaŭ grandan parton de la tragika historio de Eŭropo en la dudeka jarcento. Tiu historio havas konsekvencojn kiuj ĝis la nuntempaj konvulsioj en la Mez-Oriento.
La fondinto de Esperanto, Zamenhof ,deklaris ke se li ne estis deveninta de la geto li neniam estis inventinta Esperanton. Aldone la fakto ke li dum siaj studentaj jaroj en Sankt-Peterburgo estris cionisman organizaĵon ilustras la fortan ligon inter la subpremo de minoritatoj (ĉi-kaze la Judoj kaj la lingvo, kiu je la fino devus ludi, laŭ Zamenhof kaj liaj adeptoj, centran rolon por liberigi la homojn de etnaj kaj inter-popolaj malamo kaj envenigi eraon de universala paco.