La ŝlosoŝtono de la Verda Interkonsento transvivas atakon de la Eûropa Popola Partio

Klare, grandaj entreprenoj devas malhelpi malrespektojn de sociaj rajtoj kaj de la medio tra siaj provizĉenoj. Tial la Eŭropa Verda Partio bonvenigas la fakton, ke la Eŭropa Parlamento malakceptis la provon de la Eŭropa Popola Partio malfortigi la leĝon pri provizĉenoj.

Hodiaŭ, malgranda plimulto de eŭropaj parlamentanoj malakceptis la “omnibus” proponon de la Eŭropa Komisario malfortigi la juran respondecon de entreprenoj pri homrajtaj kaj mediaj malrespektoj en iliaj provizĉenoj. Sekve, okazos novaj intertraktadoj pri eŭropa firma-deviga-diligento kaj daŭrigebla raportado.

“Ĉi tiu voĉdono en la EP estas bona novaĵo por la medio kaj laboristoj ĉirkaŭ la globo, nur 20 tagoj antaŭ ol la KOP komenciĝos en Brazilo. Se la propono de la Eŭropa Popola Partio malfortigi la leĝaron estus aprobita, ĝi estus subfosinta unu el la ĉefaj elementoj de la Verda Interkonsento”, diris Ciarán Cuffe, kunprezidanto de la Eŭropa Verda Partio. “En tempo kiam civitanoj atendas pli grandan travideblecon kaj respondecon de grandaj korporacioj, fortika leĝo por postuli respondecon de grandaj entreprenoj estas esenca.”

“Ĉu civitanoj volas aĉeti varojn faritajn en landoj kiuj ne respektas bazajn homajn rajtojn, aŭ kie infanoj estas devigataj labori? La respondo estas simpla ne. Eŭropo devas teni grandajn entreprenojn respondecaj pri la socia kaj media konduto de iliaj subkontraktantoj. Denove, la Eŭropa Popola Partio cedis al korporaciaj lobiistoj, kaj eĉ provis ĉantaĝi aliajn partiojn per minaco kunigi kun la ekstremdekstruloj. Eŭropo bezonas leĝojn kiuj protektas homojn kaj la planedon, ne interkonsentojn kiuj protektas poluantojn. Ĉi tiu voĉdono montras, ke ni ne estas la solaj batalantaj kontraŭ la diserigo de la Verda Interkonsento. Ni esperas, ke ĉi tiu voĉdono donis lecionon al la EPP: ili devas ĉesi subfosi la Verdan Interkonsenton. “Ĝi estas ankaŭ averto antaŭ la morgaŭa Eŭropa Konsilio”, konkludis Vula Tsetsi, kunprezidanto de la Eŭropa Verda Partio.

La grupo Verduloj/EFA en la EP voĉdonis kontraŭ la malfortigo de la leĝo pri deviga diligento.