« Mi estas geta Judo »: tiel sin difinis Ludoviko-Lazaro Zamenhof, naskiĝinta en la geto de malgranda kosmopolita urbo de la rusa imperio (Bjalistoko) en 1859 kaj mortinta en tiu de Varsovio printempe de 1917. Tiu ĉi okulkuracisto tamen kreos en ĝi lingvon «neŭtralan», je internacia etendo, movatan de universalisma idealo: Esperanto.
Estas fakte Esperanto kiu kondukis Roberton Lloancy sur la spurojn de Zamenhof. En sia lasta verko (1), tiu katalundevena, ekloĝinta en Bearno de preskaŭ duonjarcento, interesiĝas pri la evoluo de «serĉanto» turmentata de la «juda demando»: unue entuziasmigita de la cionismo en la 1880-aj jaroj, Ludoviko-Lazaro Zamenhof sufiĉe baldaŭ forlasas tiun movadon, kiu propagandis por establo de Ŝtato por la Judoj en Palestino (kvankam aliaj regionoj estis konsiderataj: Ugando, Usono, Argentino…).
La iama profesoro de filozofio fariĝis historiisto por sia enketo pri viro, kiu dividis la pridemandojn de sia tempo, sen resti enfermita en siaj certoj kaj siaj getoj: «ofte penso, kiu hezitas, diras multe pli ol penso, kiu enkrustiĝas», juste notas Roberto Lloancy.
«La malfeliĉo de la juda popolo»
Je la tagiĝo de la 20-a jarcento, Ludoviko-Lazaro Zamenhof – kiu konstatas, ke «la jarmiljara malfeliĉo de la juda popolo kuŝas en “la nedisigebla ligilo inter la religio kaj la nacieco”» – jam prenis sian distancon de la cionismo portata de Theodor Herzl. Kaj li tiam difinas la «hilelismon», referencante al la rabeno Hilelo la Maljuna, samtempulo de Herodo, angulŝtono de liberala judismo. Temas por Zamenhof «disfosi la murojn».
Lia vizio kunigas tiun de sia samtempulo Bernard Lazare, franca judo, anarkiisto, kiu estis arda defendanto de Alfred Dreyfus: en sia verko, Roberto Lloancy cetere metas tekstojn de ambaŭ viroj spegule, por pli bone resonigi iliajn eĥojn.
«Ludoviko-Lazaro Zamenhof provis, dum la cetero de sia vivo, distanciĝi de la cionismo por direktiĝi al multe pli malfermita universo, al la alia, al la mondo», resumas Roberto Lloancy. De tie nova evoluo, en la unua jardeko de la 20-a jarcento, inspirita eble de la (malbona) atmosfero de la epoko – estas tiam ke cirkulas la «Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono», falsa dokumento sed vera sukceso en antisemitismaj medioj: Zamenhof forlasas sian «hilelismon» kaj kreas la «homaranismon». La unua koncernis nur la Judojn, la dua ampleksas «la tuton de la homaro» kaj forigas «ĉian formon de apartismo». Ĉar ĉe li, la universalismo havas «nepreskribeblecan valoron».
La «anticipa klarvideco» de Zamenhof
Simile al Spinoza, Ludoviko-Lazaro Zamenhof senĉese pripensas «la judan demandon» por pli bone superi ĝin: «la ŝtona muro, per kiu la judecio ĉirkaŭis sin, ĉiam elvokis kontraŭ ĝi malamon kaj malestimon», li konstatas. En siaj skribaĵoj, li ankaŭ montras «anticipan klarvidecon», precipe kiam li klarigas sian rompon kun la cionismo: «La Judoj, en Palestino, estos eterne kvazaŭ sur volkano».
Liaj nuancitaj analizoj retroviĝos, parte, jarcenton poste, pli akre, malpli tranĉe, ĉe certaj israelaj pensuloj kiel JesajaHU Leibovic – la pozicioj de la Premio Israelo 1992 tiam ne eskapos al disputoj, eĉ hodiaŭ.
Roberto Lloancy sendis sian manuskripton al sia eldonisto la 5-an de oktobro. Kvardek ok horojn poste, Hamas lanĉis sian teroratan atakon kontraŭ Israelo, ekigante la mortigan militon, kiun ni spektas senpove. La libro eliris kelkajn tagojn poste. «Mi malproksime imagis, ke ĝi havus repercioni en la aktualo, aŭ pli ĝuste, ke la aktualo retroviĝus en tio, kion mi skribis», konfesas Roberto Lloancy.
Historio por kompreni la aktualaĵon
Samkiel Jean Birnbaum, Roberto Lloancy defendas la «kuraĝon de nuancado» fronte al situacioj de granda komplekseco: «Ni estas kutimitaj al tranĉaj opinioj plejparte de la tempo. Nu, estas multe pli utile, mi pensas, lasi spacon al la nuancado, ĉar ĝi permesas pli bone lumigi certajn temojn».
Tio implicas konsciencan malproksimiĝon: «Mi provis trakti la aferon kiel historiisto, igi paroli homojn de la epoko, absteni doni mian opinion – escepte en la notoj, kie mi donis al mi preskaŭ la liberon, kiun mi volis».
La laboro de Roberto Lloancy do alportas malsaman lumigon sur la dramo, kiu okazas hodiaŭ antaŭ niaj okuloj en Mez-Oriento «Se oni ignoras la historion kiel ĝi okazis, mi kredas, ke oni ne povas bone kompreni la aktualaĵon kiel ĝi estas.» Ne estas la malplej granda el la virtoj de ĉi tiu libro.
1) Roberto Lloancy, «De cionismo al universalismo», kolekto Logiques politiques, L’Harmattan, 228 paĝoj, 24 €. Tuta ĉapitro dediĉita al la «homaranismo» estas tie verkitaj en Esperanto.