La Manlibro de la Diktatoro – Kaj Kiel Trump Sekvas Ĝin
Plejmultaj laborpostenoj havas “manlibron” – ian instrukcian libron aŭ kontrol-liston por bone plenumi la rilatan taskon, ĉu temas pri mastrumi asemblan linion, piloti aviadilon aŭ ripari doman tubaran sistemon . Kvankam la plejmultaj amaskomunikiloj ŝajnas ignori ĝin, ankaŭ diktatoroj havas manlibron.
Ĝi estas manlibro, kiun lastatempe zorgeme sekvis Putin, Orbán, Erdogan, Duterte, Bolsonaro kaj multaj aliaj komence elektitaj gvidantoj de pli malgrandaj nacioj. En antaŭaj generacioj, la Manlibron de la Diktatoro paŝon post paŝo sekvis Mussolini, Hitler, Franco, Marcos, Pinochet, Stalin kaj Tojo (inter aliaj).
Kaj nun ĝin sekvas Donald Trump kaj JD Vance, kiuj estas iom pli ol duone tra la listo. La lasta parolado de Trump antaŭ la kunigitaj generaloj kaj admiraloj de Usono – dirante al ili, ke ili uzu Usonajn urbojn kiel “trejnajn terenojn” por la armeo, kies tasko estas “mortigi homojn kaj detrui aĵojn” – alproksimigas nin al la finaj paŝoj.
“Ni estas invadata de interne,” diris Trump, “de malamiko neniel malsame ol fremda malamiko, sed pli malfacila en multaj manieroj, ĉar ili ne portas uniformojn. … Ni estas sub invado de interne.”
Kaj kiu estas ĉi tiu malamiko tiel malbona, tiel malica, ke Trump ĵus deklaris militon kontraŭ ĝi? Li estis eksplicita, ke la “malamikoj” estas liaj politikaj kontraŭuloj kaj ordinaraj homoj, kiuj loĝas en niaj grandaj urboj:
“Tiuj, kiuj estas administrataj de la radikalaj maldekstraj Demokratoj… kion ili faris al San-Francisko, Ĉikago, Nov-Jorko, Los-Anĝeleso, ili estas tre danĝeraj lokoj. Kaj ni reordigos ilin unu post la alia. Ĉi tio estos grava parto de la tasko por iuj homoj en ĉi tiu ĉambro. Ankaŭ tio estas milito. Ĝi estas milito de interne.”
Surprize, la plej vaste sekvataj Usonaj amaskomunikiloj ignoras, ke transformi la urbojn de nacio en militzonojn estas unu el la plej signifaj paŝoj en la Manlibro de Diktatoro.
Kombinu tion kun la postulo de absoluta lojaleco al la Kara Gvidanto — Trump diris al la generaloj “Se vi ne ŝatas kion mi diras, vi povas foriri el la ĉambro” — kaj li deklaris sin la absoluta reganto de Usono, uzante la plej mortigan armeon en la historio de la mondo kontraŭ niaj propraj civitanoj.
La Usona televida ĵurnalistino Rachel Maddow lastatempe listigis kvin movojn, kiujn diktatoroj fidinde faras.
— Unue, ili identigas internan malamikon, kiun ili povas kulpigi pri sociaj malbonoj; Trump pasigis jarojn farante enmigrintojn, grandajn urbojn kaj universitatojn propekkaproj. Nun, kiel ĉiu diktatoro listigita supre faris, li asertas, ke la opozicia politika partio, la Demokratoj, estas “interna malamiko”
— Due, ili direktas sekurec-fortojn internen, precize ĉi tion reprezentas la nova alvoko de Trump por turni nian armeon kontraŭ usonaj urboj. La momento, kiam diktatoro turnas milit-fortojn konstruitajn por detrui fremdajn malamikojn kontraŭ sia propra popolo, la cetero de la transformo fariĝas pli facila.
— Trie, ili kriminaligas malkonsenton kaj proteston, insistante, ke kiam homoj aperas sur la stratoj, tio ne estas konstitucie protektata libera parolado kaj la rajto “pace kunveni kaj peti la Registaron pri kompenso pri plendoj ” sed sekureca “minaco”, kiun oni devas dispremi anstataŭ aŭskulti ilin kaj respondi.
— Kvare, ili timigas aŭ kaptas la gazetaron kaj punas dirantojn de veroj, kiel ni vidas nun kun dekstrumaj miliarduloj kaptantaj preskaŭ ĉiujn gravajn tradiciajn kaj sociajn amaskomunikilojn en Usono.
— Kvine, ili prenas kontrolon de sendependaj institucioj kiel universitatoj, advokataj firmaoj aŭ la publika servo por forigi iujn ajn profesiajn normojn, kiuj konfliktas kun la volo de la Kara Gvidanto.
Supermetu tiun liston kun la laboro de historiistoj kaj politikosciencistoj. Ilia esplorado pri kiel demokratioj mortas montras al la samaj ingrediencoj:
— Negi aŭ reverki balot-rezultojn por mallegitimigi demokration mem.
— Deklari politikajn kontraŭulojn malamikoj de la ŝtato.
— Turni sendependajn instituciojn kiel la Ministerion de Justico, la publikan servon kaj la armeon en personajn ilojn.
— Inundi la publikan kvadraton per mensogoj (Steve Bannon fiere nomis tion “inundi la zonon per fekaĵo”), tiel ke ke la realeco mem fariĝas objekto de intertraktaĵoj.
— Toleri aŭ celebri politikan perforton flanke de la diktatoro, kaj demonigi perforton kontraŭ liaj sekvantoj kaj parolistoj kiel ribelo kaj perfido.
— Postuli personan lojalecon anstataŭ konstitucia devo.
— Alvoki mitan pasintecon kaj promesi renaskiĝon de la nacio, se nur la fortulo ricevos tutan suverenecon.
— Uzi sian oficon por rapide riĉigi sin mem kaj sian familion, samtempe kreado de patrona reto de lojaluloj, kiuj ŝuldas siajn fortunojn al li.
Ankaŭ estas la mono. Aŭtokratoj malofte forgesas konverti ŝtatan potencon en privatan riĉecon. La hoteloj, golfejoj kaj komercaj posedaĵoj de Trump enspezis milionojn de fremdaj registaroj dum lia unua periodo en la ofico, kiel dokumentite de trovoj de la Superrigarda Komitato de la Blanka Domo.
Lia bofilo Jared Kushner ricevis investon de du miliardoj da dolaroj de la suverena fonduso de Sauda Arabio preskaŭ tuj post foriri el la Blanka Domo. Ivanka Trump akiris rapid-traktitajn ĉinajn varmarkojn dum ŝi konsilis sian patron en la registaro.
Kleptokratio ne estas kromefiko de aŭtoritatismo aŭ faŝismo: ĝi estas esenca, precipe kiam iom da tiu riĉo estas dividita kun tiuj, kiuj pretas rompi la leĝon por subteni la Karajn Gvidantojn. Ĝis nun, laŭ raportado, Trump kaj lia familio gajnis almenaŭ 5 miliardojn da dolaroj el sia 9-monata prezidanteco. Ĝi estas kerno trajto de la Manlibro de la Diktatoro.
Kaj kiam homoj protestas kontraŭ la ŝtelo de la naciaj rimedoj kaj la persona riĉiĝo bazita sur disdonado de favoroj, diktatoroj persekutas ilin per la plej brutalaj manieroj imageblaj. Tio komenciĝas per enketoj, sed neniam finiĝas tie. Nur rigardu, kion li faras al la iama direktoro de FBI, Jim Comey.
Kaj nun Trump elsendis Nacian Sekurecan Prezidentan Memorandumon, kiu esence diras, ke Demokratoj, ateistoj, Islamanoj, Judoj, socialistoj kaj gejaj homoj estas teroristoj. Ne pro io, kion ili faris, sed pro kiu ili estas aŭ kion ili kredas.
Ĝi direktas la FBI, la Ministerion de Justico kaj pli ol 200 kunigitajn kontraû-terorismajn Fortojn kunordigitajn kun policaj fortoj tra la lando, por enketi iun, kiu plenumas ĝiajn “indikojn” de ebla terorismo. Ili inkluzivas, kiel raportis Ken Klippenstein:
“Kontraŭ-Usonismo, kontraŭ-kapitalismo, kontraŭ-Kristanismo, subteno por la renverso de la Usona Registaro, ekstremismo pri enmigrado, ekstremismo pri raso, ekstremismo pri genro, malamikeco kontraŭ tiuj, kiuj tenas tradiciajn Usonajn opiniojn pri familio, malamikeco kontraŭ tiuj, kiuj tenas tradiciajn Usonajn opiniojn pri religio, kaj malamikeco kontraŭ tiuj, kiuj tenas tradiciajn Usonajn opiniojn pri moralo.”
Ĉu iu el tiuj sonas kiel vi? Se Trump kaj Respublikanoj daŭrigos laŭ tiu vojo, pretiĝu havi vian vivon renversita, dum ili disŝiras viajn profilojn en sociaj amaskomunikiloj, trarigardas vian retpoŝton kaj leterojn, observas vin, kaj iun tagon frapegos sur vian pordon meze de la nokto.
Kaj vi ne devas efektive fari ion ajn. La ordono de Trump eksplicite alvokas la FBI kaj lokan policon kunordigantan kun ili “interveni en kriminalaj konspiroj antaŭ ol ili rezultigas perfortajn politikajn agojn.”
Por persekuti vin antaŭ ol vi faras ion ajn, bazite tute sur kiu vi estas, kiun vi amas, kion vi kredas, kaj kion vi diras.
Tio ne estas la Usono, kiun la Fondintoj, aŭ la viroj kaj virinoj, kiuj batalis kaj mortis por krei kaj teni ĉiujn Usonajn civitanojn liberaj, antaŭvidis. Kaj, denove, la ĉefaj amaskomunikiloj preskaŭ tute preteratentis tion, dum dekstraj amaskomunikiloj tute ignoris ĝin. Eĉ kvankam iun tagon ĝi povus esti direktita kontraŭ ili, se ili iel ofendas Donald Trump aŭ liajn subulojn.
Kiam Trump diris al la generaloj, ke li forigus iun, kiu ne “konsentas pri ĉio, kion mi diras,” li ankaŭ brakumis la logikon de tiranoj, kiuj traktas malkonsenton kiel ribelon.
Demokratioj dependas de oficiroj ĵuritaj al la Konstitucio, ne al unu homo. Trump provas malfari tiun distingon. Li postulas personan lojalecon subtenitan de la minaco de maldungo, malavancigo aŭ publika hontigo. Civitana kontrolo de la armeo, kiun George Washington kaj James Madison insistis, fariĝas malplena frazo, kiam la civitano komandanta postulas, ke la armeo servu sian kapricon.
Kio iam sonis kiel randa retoriko nun estas laŭte proklamita al la uniformita gvidantaro de Usono. La generaloj, kiuj aŭdis lin, ne estas hipotezaj. Ili komandas fortojn, superrigardas operaciojn kaj enkorpiĝas la principon, ke la armeo ne ekzistas por okupi Usonajn stratojn.
La nocio, ke ili devus ruli tankojn en urbajn kvartalojn por hardi trupojn por fremda milito, ne estas leĝa aplikado: ĝi estas preparo por regi Usonon per forto, forto, kiu eble bone preparas por la novembro 2026 balotoj.
Ĉi tio estas la speco de momento, al kiu historiistoj poste montros kun nekredemo. La avertoj estis duone klaraj dum jaroj, sed nun la masko estas for.
Eĉ kvankam niaj amaskomunikiloj insistas ignori ĝin, la Manlibro de la Diktatoro ĉiam inkludis uzi la plej grandajn urbojn de nacio kiel la scenejon por demonstri potencon. Ĝi ĉiam postulis anstataŭigi oficirojn kaj oficistojn, kiuj sekvas la leĝojn kaj tradiciojn de nacio, per lojaluloj, kiuj obeas sen demando. Ĝi ĉiam dependis de turni homojn unu kontraŭ la alia, por ke la Kara Gvidanto kaj liaj flatuloj povu enpaŝi kiel la sola fonto de sekureco aŭ aŭtoritato.
Neniu povas diri, ke ĉi tio estas surprizo: Trump preskaŭ tute kampanjis pri precize kion li faras nun, kaj homoj de iamaj gvidantoj de sekretaj servoj, militistaro kaj FBI ĝis fakuloj pri faŝismo avertis nin, ke ĉi tio venos, se Respublikanoj subpremos sufiĉajn voĉdonojn por ke li venku.
La demando nun estas ĉu Usonanoj akceptos prezidanton, kiu traktas iliajn hejmurbojn kiel batal-simulejoj kaj vidas malkonsenton de generaloj kaj agad-gvidantoj kiel ofendo punebla per maldungo, enkarcerigo aŭ ekzilo.
Tio ne estas leĝo kaj ordo, kaj ĝi ne estas demokratio en libera respubliko. Ĝi estas la lingvo de aŭtokratio, kiun hieraŭ estis laŭtvoĉe parolita antaŭ la armitaj fortoj de Usono kaj estas resonigita ĉiufoje, kiam Trump atakas raportiston, amaskomunikilon aŭ unu el siaj multaj “malamikoj.”
Ĉu Usona demokratio supervivos ĉi tiun atakon, rekte el la Manlibro de la Diktatoro? Grandparte, tio dependos de civitanoj kaj elektitaj oficistoj, kiuj alvokas la kuraĝon rezisti kaj protesti laŭte. Kaj de la amaskomunikiloj, kiuj pretas nomi la minacojn tiaj kiuj ili estas.
Daŭre turniĝas la horloĝo, kaj tiuj aĉuloj kuras al la fina linio.
Komenti